Гуру Песен Популярное
А Б В Г Д Е Ж З И К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Э Ю Я
# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

Paŭlo Moĵajev - Lirika kanto (Высоцкий "Лирическая") #Esperanto | Текст песни

Ĉi tie alarme pepadas birdar',
Kaj tremas la branĉoj abiaj.
Vi vivas en la ensorĉita arbar',
Fermita por ĉiuj aliaj.

Ŝanceliĝu padusoj en venta obstin',
Pluve falu siringa floraro, -
Tutegale de tie forprenos mi vin
En la helan kastelon ĉe maro.

Malice sorĉistoj por longa jarmil'
Vin ŝlosis de mi en ĉi rondo.
Kaj vi opinias, ke tiu azil'
Pli belas, ol ajno en mondo.

Do, forestu sur herb' roso de noktofin',
Kaj kun nuboj la lun' malamiku, -
Tutegale de tie forprenos mi vin
Al palac', kie ŝalmoj muziku.

En kiu do jar', kiu tago kaj hor'
Al mi vi singarde alvenos?
De tie surbrake mi portos vin for,
Al lok' netrovebla forprenos.

Mi vin ŝtelos, se vin ne timigas la ŝtel',
Ĉu pro l' penoj mi vin ne meritas?
Do konsentu almenaŭ al tenda miel',
Se l' kastel' kaj palac' okupitas.

trad. de N. Lozgaĉev

Paŭlo Moĵajev еще тексты


Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 1
Видео
Нет видео
-