Se vi nur scius pli ol mi Mi tuj vin petus pri lekci’ Ŝiaj okuloj tiel verdas Estis nur pura akcident’ Ne surpriziĝu se mi perdas Mian lotaĵon de prudent’
Amo estas stranga sent’ Kaj nun timas mi de temp’ al temp’ Ke mi povus fari ĉion ajn por ŝi
Se plu aŭdiĝus la radi’ Se vin forlasus la raci’ Se vidus vi kion mi vidis Vi certe ne demandus plu Kial mi tuj tiel rapidis Senhezite al la blu’
Amo estas stranga sent’ Kaj nun timas mi de temp’ al temp’ Ke mi povus fari ĉion ajn por ŝi