Estas mi kaptita en amasmalliberej’ Mi estas prizonulo de la tago Mi ne kuraĝas movi min Ĉar en la taga lum’ Montriĝas ĉiu mia ago
Ĉiu eta movo, ĉiu paŝo sur la strat’ Ĉiam min observas la okuloj Kaj kreskas ĝis paniko La malbeno de solec’ Meze de aliaj prizonuloj
Sed je sunomalleviĝ’ Mi liberiĝas de la pun’ Kaj ĝuas vian amon Finfine Je la leviĝo de la lun’
Ĉiam ĉirkaŭstaras min la muroj de malkaŝ’ Mi estas prizonulo de la tago Mi ne kuraĝas movi min Ĉar en la taga lum’ Montriĝas ĉiu mia ago
Sed venos tempo, kiam mi rigardas al la sun’ Kaj vidas ĝin proksime al la tero Kaj tiam mi komprenas ke post ne tro longa temp’ Venos ĝojo, venos nun vespero
Ĉar je sunomalleviĝ’...
Kiam la luno brilas tra via fenestro Li estas la sola kiu rigardas nin Sed mi bone konas la vizaĝon de l’ ĝentila noktoestro Nenion li diros neniel mi timas lin