Эта и многие другие песни и тексты в группе \"Esperanto en Karelio (Эсперанто в Карелии)\" http://vk.com/verda_karelio
Jam la trinkejo fermiĝis, ni iras tra mallumo kaj pluvo En mia vivo vi ŝajnas ankoraŭ kiel fremda figuro En via voĉo kaŝita dolor' Mi ne respondas, sed turnas min for Kaj silente rigardas al la muro
Mi ne scias, ne demandu min plu, mi ne scias Mi ne scias, ne demandu min plu, mi ne scias
Kaj sur la stratoj malseka asfalto la neonon reflektas La vojo rektas al hejma protekto, sed la vivo malrektas Rardonu min kara pro mia silent' Sed mi vidis ke ofte turniĝas la vent' Kaj ĉiam la mondo malsame aspektas
Mi ne scias, ne demandu min plu, mi ne scias Mi ne scias, ne demandu min plu, mi ne scias