Эта и многие другие песни и тексты в группе "Esperanto en Karelio (Эсперанто в Карелии)" http://vk.com/verda_karelio
Frumatene, lummalplene, lace, pene La vekiĝo, ellitiĝo, ekstariĝo Matenmanĝo, kia aranĝo, nur oranĝo Senprokraste, minutlaste, kure, haste
Al metroo mi rapidas Tie jam silente sidas Pleb' gapanta oscedanta
Ĉiu tago, sama ago, por la pago Rutine, maŝine, senfine Mi produktas, peno fruktas, la maŝino ruktas Mi konstruas, bore truas, ŝraŭbas kaj bruas
La maŝin' elektre zumas Buntaj lampoj palpebrumas Radoj iras, mi sopiras for!
Nur por la pano, nur por profito Kontraŭ la sano, kontraŭ spirito
Manĝopaŭzo, restaĵ' sen saŭco, kia naŭzo Kafoklaĉo, pri aŭtaĉo, pri la maĉo Pri virino, kaj pri vino, pri nikotino La kunuloj, veraj nuloj, kun splenokuloj
Poste restas laco nura Vestaĵaro tre malpura Mankas forto, mankas tempo...