Гуру Песен Популярное
А Б В Г Д Е Ж З И К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Э Ю Я
# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

Persone - Pli ol nenio | Текст песни

muziko & teksto: Martin

Petro iris for, kun rompita kor’
Al ajna eksterlando
Por instigi sin, ebriigi sin
Per malmultkosta brando
Nova freŝa paĝ’, urboj kaj pejzaĝ’
Ŝanĝiĝis laŭ la fervojo
Kaj postlasis li, je ĉiu trajnstaci’
Pecon de sia malĝojo

Al trinkeja strat’, por bona rezultat’
Li sciis kion fari
Kaj ĉe trinkbufed’, kun glas’ kaj cigared’
Li povis sin prepari
Plena je inspir’ kaj vivoeliksir’
Sekvis li la regulojn
Kaj faligis sin, kvazaŭ laŭ destin’
En malhelajn okulojn

Kara aŭskultant’, ĉu pro lia vant’
Nun venu moralaĵo?
Ke li iru re, ke la solvo ne
Kaŝiĝas sub korsaĵo?
Sed eble post monat’ de ĝojosurogat’
Silentiĝis la krio
Ne pro memkompren’, sed tiu eta ben’
Estas pli ol nenio

(Pli ol nenio, fakte pli ol nenio)

Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 1
Популярное сейчас
Видео
  • Pli ol nenio - Martin kaj la Talpoj (Eks-Persone ... Pli ol nenio - Martin kaj la Talpoj (Eks-Persone ...
    Martin estas eksa membroj de Persone (unu el la plej fama rokgrupo el Esperantio.) Li ...
  • Halo (Esperanto Cover) Halo (Esperanto Cover)
    Sergey Potapov - Pli Ol Nenio ( Persone cover, Esperanto) - Duration: 2:25. by Sergey ...
  • Ju Pli Belsone, Des Pli Bone Ju Pli Belsone, Des Pli Bone
    Ju pli belsone kaj nature ni parolos Esperanton, des pli nia kara ... La surpaperigitaj ...
  • Persone - Povus esti simple... Persone - Povus esti simple...
    Published on Sep 26, 2013. No encontré vídeos de la canción, así que subo este . Todos los ...
  • Majstroj de l' diskej - Jonny M - Album "Regestilo ... Majstroj de l' diskej - Jonny M - Album "Regestilo ...
    Por pli bona mondo - ETERNE RIMA & JONNY M - Album "Taglibro de ... Pli ol nenio ...
  • Se la cerbo volas - Persone Se la cerbo volas - Persone
    Persone, Sed Estas Ne. ... Se la cerbo volas - Persone .... Martin & la talpoj - Pli ol ...
  • Intergenta am' - Album "ORIGINOJ" Zhou-Mack ... Intergenta am' - Album "ORIGINOJ" Zhou-Mack ...
    Apero de la afrikregea albumo sur KD de Zhou-Mack Mafuila "ORIGINOJ" por Aprilo ...