Гуру Песен Популярное
А Б В Г Д Е Ж З И К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Э Ю Я
# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

Persone - Povus Esti Simple | Текст песни

Ĉe kafeja tablo kaj glasoj da bier'
Ĵetas ni la vortojn kiel sablon tra l' aer'
Provas mi diveni per geomanci'
Sed la sablaj vortfiguroj nur rakontas tion ĉi:

Refreno:

Mi ŝatas ŝin (jes, mi scias)
Ŝi ŝatas min (tiel ŝajnas)
Povus esti simple, sed estas ne

Hejmen en la nokto, malfrua teregal'
La vero kaŝas sin malantaŭ la parolvual'
Se vortoj ne rivelos la enigmon de l' futur'
Mi en la tefolioj serĉos gvidon de aŭgur'

Refreno

Iam kvazaŭ marionet'
Dancis aĵura siluet'

Je la tria horo ŝi jam iras for
Restas sola mi kun akompano de aŭror'
Ĉu mi ŝin revidos, mi demandas al la sun'
Ĉu en ŝia koro min atendas la fortun'?

Refreno

Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 1
Видео
  • Lauren's Esperanto week 4: Chat in Esperanto ... Lauren's Esperanto week 4: Chat in Esperanto ...
    ... and i can't speak with any Spanish speak person please help me. ... Nun mi memoras cxiu ...
  • Giridhar Rao on How Esperanto can change the ... Giridhar Rao on How Esperanto can change the ...
    Oni povus, iam, plani samajn prezentaĵojn, mallongajn kaj pli ... Tamen la postuloj pri ...