Sven veturas Volvon, kaj Siv kolektive, ke Sven havu la aŭton - estas definitive! Ĉar Sven maldiligentas kaj Siv ne bone stiras, ke Sven havu la aŭton - neniu kontraŭdiras.
Siv finas je kvina, kaj Sven je la kvara, tamen ŝi preparas manĝon; - estas ordo ja memklara. Ĉar Sven volas ripozi kaj la ĵurnalon legi, post manĝo lasas li al Siv en la kuirejo regi.
Sven rigardas televidon, estas “Sveda Magazino”, sed Siv purigas tiel, kiel (kvazaŭ) estus ŝi maŝino. Ŝatus ŝi sidiĝi, ĉar ŝi sentas sin tre laca, sed kafon volas Sven, ne bezonatas seg' matraca.
Doloras kap' kaj kruroj, nun Siv dormiĝi volas, sed Sven aliel volas, ĉar la sango en li bolas. Poste ambaŭ dormas, trankvile kaj peze, provi Siv vekigi - tio estus ja freneze.
Sonas vekhorloĝo, vokas Siv: “Leviĝu! Manĝpakaĵon kaj kafon al via Sven pretigu!” Sven iras laboron, kisinte sian Sivon, nur eblas al virino elteni tian vivon.