Гуру Песен Популярное
А Б В Г Д Е Ж З И К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Э Ю Я
# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

Rêverie / Revado - Arkana belulino | Текст песни

Vi eniris mian vivon
sur la ondoj de l' mistero
mi ne plu
memoras nun
ĉu konis mi iam
vian devenon
kaŝan

kaj de tiam vivon mian
plenplenigas via lumo
kaptis min
vi, belulin',
per sorĉa rideto
kiu min lasis
gapa.

Elegante viaj manoj
nun desegnas en aero
arabeskojn similantajn
al teksaĵ' de araneo.

Enkapita en la faldoj
luksaj de balrobo via
sen elir'
perdiĝas mi
en revo de puntoj
kiuj vin igas
loga

via alta kalkanumo
mian koron trapikadas,
eliksir'
el via sprito
sensoifigas
mian animon lacan.

Sed pluestas io stranga
kaj mi ĝin ne tuj rimarkis
mia cirkulado sanga
antaŭ vi tre ofte haltis

nun vi kisas mian kolon
kun perforto senhezita:
jen teatra scenforlaso
de la vivo mordmurdita.

Mi ripozas nun surplanke
post la fin' de l' agonio
la rezisto al virino
nur montriĝis iluzio...

Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 1
Видео
Нет видео
-