Imagu kion mi sentas. Kial vi iris nun for? Haton, ofendojn mi pentas dolorojn en mia kor’, tio ne solvas problemojn, la amo perdiĝas de ni. Risko kaj ni rekomencas vojaĝon komunan por ni.
Mi sidas kaj skribas leteron, esperas je via kompren’, miaj larmoj nun tuŝas paperon kaj formas el ili nun ĉen’, libera vi estas kaj ĝuas la vivon kun plena ĝoj’, mensogojn - la kapon mi skuas min tuŝu por lasta foj’
Se vi amas min ne plu estas mia kulpo, ĉu? Estas gajn’ de l’ infer’: en diabla la sfer’ ne ekzistas la am’.
Se vi amas min ne plu kiaj sentoj restas, nu? Iĝas frosta la ĉiel’, damnitaj nun estas ni du.
Memoru pri kio ni revis pri amo eterna por ni. Ofte ni ambaŭ vojaĝis al lokoj de la fantazi’. Permesu al viaj sentoj regi la vivon por vi. Risko kaj ni rekomencas vojaĝon komunan por ni.
Se vi amas min ne plu estas mia kulpo, ĉu? Estas gajn’ de l’ infer’: en diabla la sfer’ ne ekzistas la am’.
Se vi amas min ne plu kiaj sentoj restas, nu? Iĝas frosta la ĉiel’, damnitaj nun estas ni du.
Instrumental
Nun vi ree amas min, estas vera am-inklin’, estas gajn’ de l’ ĉiel’, amo - dia afer’, ne ekzistas malam’.
Nun vi ree amas min, haton venkas mi kun vi, iĝas frosta l’ infer’ kaj eterne mi amos vin.