(Ho!) Tintilar', tintilar', tintu sur la voj'; Rajdi en glitveturil', ho kia granda ĝoj-o! Tintilar', tintilar', tintu sur la voj'; Rajdi en glitveturil', ho kia granda ĝoj'.
Glitante sur la neĝ' malantaŭ sol-ĉeval' Rapide iras ni sur kampo kaj en val'; Sur la ĉevala vost' gajigas tintilar'; Glitrajdo kaj kantado estas ĝojo sen kompar'.
(Ho!) Tintilar', tintilar', tintu sur la voj'; Rajdi en glitveturil', ho kia granda ĝoj-o! Tintilar', tintilar', tintu sur la voj'; Rajdi en glitveturil', ho kia granda ĝoj'.
Semajnon antaŭ nun glitrajdi iris ni, Fraŭlino Fanjo Brajt kaj, tutapude, mi. Sed nian ĉevalaĉon trafis malfeliĉ': Ĝi tiris nin sur neĝ-montet' kaj sekvis renversiĝ'!