Li estis maristo fidela, Kiu post longa vojaĝ' Al la fianĉino en hejma vilaĝ' Revenis kun bulo da fromaĝ' . Fromaĝ' el Edamo, ĝi estu por vi Pri mia amo la garanti'. Konservu ĝin pie, sub silka paper' Kaj ĝin vidante, pensu pri mi dum versper'!
Sed nia maristo tuj devis Iri por nova vetur'. Kaj lia fraŭlino kun plora murmur' Promesis per plej solena ĵur'. Fromaĝ' el Edamo, mi ĵuras al vi, Ke mia amo nur estos li Mi gardos vin pie, ĝis mia amant' Revenos por edziĝi el transmara land'.
Kaj ĉiumatene, fidele Al la fromaĝ' sur bufed', Ŝi portis du vazojn kun freŝa buked', Ŝtelita ĵus el najbara bed'.
Fromaĝ' el Edamo, vi estos por mi, Pri mia amo la garanti'. Mi ĝoje rekonas, de lia vizaĝ' La karajn trajtojn nun en tiu ĉi fromaĝ'.
Sed ŝia maristo pereis, Ve! en la ondoj de l' mar'. Ŝi tion eksciis sen antaŭprepar', Nur per telegrama formular'. Fromaĝ' el Edamo, nin trafis la sort', Jen telegramo pri lia mort'! Torente plorante, la bona fraŭlin'… Distranĉis la fromaĝon kaj formanĝis ĝin!