Гуру Песен Популярное
А Б В Г Д Е Ж З И К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Э Ю Я
# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

Roĝer Borĝes - La Turo De Karol' | Текст песни

Ĉiutage mi prenas la saman trajnon;
La saman mienon je malsama vojo.
Sed hodiaŭ….
Mi vojaĝos… ĝis la fin´.

Atendante mian trajnon sur la kajo,
Mi fumas cigaredon por mortigi iom da tempo
….Por ke ĝi ne mortigos min.

Mia trajno alvenas frue,
Do mi eniras…. kaj sidiĝas sola.
Sen valizoj, mi nur volus trovi kialon
Trovi kialon, por forkuri nun.

Apud mi estas granda, granda fenestro.
Mi povas vidi ĉion ekstere
Kaj ĝi certe estas pli bela
Ol la homoj tie ĉi

Escepte de tiu… junulo…
Kiun mi ĉiam vidis ĉi
Sed ne donos mi gvaton
Ĉar li ne rekonos min… ne…

Ni vojaĝas tra la valoj
Ĝis la turo de karol´
Baldaŭ aperas… flavaj kampoj
…..kolorante mian vivon… vivon….

la knabo ankoraŭ atendas min (“kiel kutime”)
mi okulumas liajn loooongajn…. Longajn okulharojn….

Kaj li sternas la manon por doni bileton al mi!
Dio mia, kial mi?
Kiel freneza okazaĵo !
Nur malfermi papereton…
Kiel mankas la kuraĝo!

La turo de karol´

LA TURO DE KAROL´……

Unu horo pasis jam, kaj…
Ni alvenas al la turo.

La trajno haltas, kaj subite….subite…
Malpleniĝas.

Nur mistera knabo restas ene de ĝi.

Mi malfermas la bileton:
“MI ĈI-AM DE-ZI-RIS VIN”

mi revenas al la trajno
kaj tiel mi forlasis…

la turon de karol´

Ĝis…

Roĝer Borĝes еще тексты


Видео
Нет видео
-
Оценка текста
Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 4