Эта и многие другие песни и тексты в группе "Esperanto en Karelio (Эсперанто в Карелии)" http://vk.com/verda_karelio
Ombraj malnovaj kaj flankaj stratetoj Mucidaj pro malplen' kaj timovekaj... La vento vagas tra tegment-tenebro: Ĝue spionas mi viajn ĉarmajn timojn.
Via eta tim' ravas min, De via timema sinten' Estas kaptita l'anim'... Via eta tim' ravas min, Estas kaptita l'anim' Sed vi volas ja... Kaŝi ĝin.
Sufokas morta spac' fantomajn domojn, Hantas sur mur' en kruc' kreto-surskriboj, Rampas en vent' odor' de krizantemoj: Kaŝe spionas mi viajn ĉarmajn timojn.
Via eta tim' ravas min, De via timema sinten' Estas kaptita l'anim'... Via eta tim' ravas min, Estas kaptita l'anim' Sed vi volas ja... Kaŝi ĝin. Sed vi kaŝas ĝin...
Ĉu jam, ĉu jam venas via timo? Ĉu jam, ĉu jam dolĉe ĝi tenas vin? Ĉu jam, ĉu jam ni proksimas pli kaj pli?...
Via eta tim' ravas min, De via timema sinten' Estas kaptita l'anim'... Via eta tim' ravas min, Estas kaptita l'anim' Sed vi kaŝas ĝin...