Mi ne plendas al la sorto – vi ne pensu. Plendi pri feliĉ' apenaŭ estas senco. Kiel varme via bela voĉo sonas. Kaj surstrate ploras nokto – nokto ploras.
Morgaŭ sidos vi en trajno, sed hodiaŭ... Ĉirkaŭprenu min pli forte por adiaŭ. En okuloj viaj bluaj l'miaj dronas. Kaj surstrate ploras nokto – nokto ploras.
Restas preskaŭ jam neniom ĝis mateno. Kaj l'aŭroro ŝiras inter ni fadenon. Nian solan nokton ĉiam mi memoros. En fenestron batas pluvo – nokto ploras.