la boteloj staras vice, kamarade kaj komplice sur la altaj murobretoj – botelegoj, boteletoj, verdaj, flavaj, grasaj, kavaj, palpebrume en la lumo min invitas al konsumo, gluta,tuta, ĉes-refuta forkonsumo de l' enhavo, de la verdo, de la flavo, de likvoro glate glita svate ŝvita kvate kvita strate strita streta struta
mi rimarkas: en angulo sidas ia ina ulo kiu ridas ĉevaldente kaj rikanas sento-tente, sin ekmovas, kison blovas, krurojn ŝovas: kaj mi povas super ŝtrumpo vidi blankon, sangomankan gamboflankon. mi vin amas, bela ino, mi adoras vin sen limo, volas tuŝi, kune kuŝi, kaj karesi, kaj forgesi, pri la griza ver' forgesi grila priva vorgeresi vira vorga pivaresi vipareŝi mi neŝeŝi neŝeŝi ŝuvi puvi pova-povaŝ diri kie ŝiŝ ŝin trovaŝ la ne la ne-ŝe ne-ŝeŝ ŝeŝ dako danto danko dankon dankon padonu mineŝtaŝ bria padon' padon' 'kon 'kon