Post la renkontoj disiĝon, ve, sendas destin', Ploras mallaŭte la rojo sub branĉoj de l'pin', Karboj de l' fajro kovriĝis per cindra arĝent', Ĉio finiĝis, jam la adiaŭa moment'.
Refreno: Mia amatin', la monstret' arbara, Ĝojas mi, ke nin viv' disigis, kara. Mia amatin', la monstret' arbara, Ĝojas mi, ke nin viv' disigis, kara.
Tendoj kunmetis flugilojn kun morna humil', Kaj jen etendis flugilojn la aviadil', Jen retiriĝas ŝtuparo de l' porda lini', Vere abismo por longe disigis jam nin.
Refreno: Mia amatin', la monstret' arbara, Ĝojas mi, ke nin viv' disigis, kara. Mia amatin', la monstret' arbara, Ĝojas mi, ke nin viv' disigis, kara.
Nek rememoroj, nek vortoj konsolas plu min, Kiel forgesi la rojon sub branĉoj de l' pin', Kie en gutoj sukcenaj rebrilas la flam' Kaj ĉe la fajro, imagu, atendas min jam'.