Гуру Песен Популярное
А Б В Г Д Е Ж З И К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Э Ю Я
# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

А.Зацепин - Л.Дербенев (Tradukaĵo de Mevo) - Kien foriras la infaneco | Текст песни

Al kiuj foraj landoj
Foriras l' infanec'?
Ĉu eblas - jen demando -
Reveni al l' junec'?

Degelos ĝi mistere
Dum urba dorm-ebri',
Kaj venos nek letero
Nek ajna vok' de ĝi...

Kiel vanas peno - kredi je reven' de l' sam',
Ĉar ja ne revenos ĉio jam...
Lau la neĝa vojo, lau la roj' sub sunradi'
Kuros iu ĝoje, sed ne mi...

En kiu lando estas
La infaneco nun?
Ĉu en la land' de l' festoj,
Kun ĉiunokta l' lun',
Kun blua firmamento,
Kun ĉiutaga kin'?
Sed ni jam, evidente,
Neniam trafos ĝin...

Kiel vanas peno - kredi je reven' de l' sam',
Ĉar ja ne revenos ĉio jam...
Lau la neĝa vojo, lau la roj' sub sunradi'
Kuros iu ĝoje, sed ne mi...

La infanec' forpasas,
Sed kurtas ĝia voj' -
Najbara knabamaso
Jam ĝuas ĝin kun ĝoj'...
Degelis ĝi mistere
Dum urba dorm-ebri',
Kaj venos nek letero
Nek ajna vok' de ĝi...

Kiel vanas peno - kredi je reven' de l' sam',
Ĉar ja ne revenos ĉio jam...
Lau la neĝa vojo, lau la roj' sub sunradi'
Kuros iu ĝoje, sed ne mi...

А.Зацепин - Л.Дербенев (Tradukaĵo de Mevo) еще тексты


Видео
Нет видео
-
Оценка текста
Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 1