Dum portas nin la ter' Ni kredas je la sam': Ni pensas kun esper' Pri la am', pri la am'. Ni ĉiam serĉas ĝin, Sed en la vivo-hast' Vera am', vera am' Estas rara gast'.
Refreno: Dum vintro ŝtormas kaj fridas, Dum pluvoj vipas-senbridas, Dum steloj kure rapidas - En kutima mizer' La homoj homojn ne vidas, La homoj homojn malfidas, La homoj homojn perfidas Kaj solecas eterne sur ter'...
Danĝera amo-ŝajn' Vin gvatos tie ĉi: Vi trovos amon - kaj Misos ĝi, misos ĝi. Perfidos l' amo vin, Sed en la vivo-kur' Tedas nin, tedas nin Pensi pri l' futur'.
Refreno.
Sed ja ekzistas ĝi - Plej kora mia am', Kreita nur por mi Por etern', por ĉiam' Mi serĉas plu sen fin', Sed en la vivo-bril' Trovi ĝin, trovi ĝin Estas malfacil'.