Эта и многие другие песни и тексты в группе "Esperanto en Karelio (Эсперанто в Карелии)" http://vk.com/verda_karelio
Ho, kiel fruas nun la aŭtuno, Kiel strangegas rendevuo nia - Ĉio ĉi similas al kadroj de l' filmo, Multfoje rigardata, sed ne finkomprenita. Sekajn pelis vent' foliojn en fenestrojn, Stratbubaĉoj skribis per kret' surmure, Maltrankvile ion la folioj flustras, Oni per kret' surmurigas la samon:
Ke ĉio tias - vanas do lamenti, Tio ne povas esti alie, Ĉion restontan ni forkaŝos atente Por disdonadi poste ĝin nur po iom.
Vi renkontis min en domo forlasita Kun da ŝtupoj milo, kun cent fenestroj, Senbalustradaj ŝtupoj, fenestroj senvitraj, Parolis vi al mi tre mallaŭte... Parolis vi al mi pri la plej grava, Pri la plej ĉefa, la plej signifa, Ke ne plu ploros vi dum nokt-silento, Mi promesis ne plu rigardi al horloĝo.
Sed ĉio tias - vanas do lamenti, Tio ne povas esti alie, Ĉion restontan ni forkaŝos atente Por disdonadi poste ĝin nur po iom.
Bonas, ke neniu nin povis aŭdi, Krom la muroj, sed ili ne rakontos, Ke ni denove ne plenumis la promeson - Mi kontrolas tempon, kaj vi nokte ploras...
Ĉio ĉi tias, vanas do lamenti, Tio ne povas esti alie, Ĉion restontan ni forkaŝos atente Por disdonadi poste ĝin nur po iom.