Гуру Песен Популярное
А Б В Г Д Е Ж З И К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Э Ю Я
# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

APERO-9 Mikaelo Povorin - Katjuŝa | Текст песни

Katjuŝa

Unu el la plej konataj rusaj kantoj.

Teksto: Miĥail Isakovskij
Muziko: Matvej Blanter
E-teksto: Konstantin Gusev

--

Pomajn florojn vento milde tuŝas,
La nebuloj flosas sur river'.
Sur la krutan bordon nun Katjuŝa
Sola iras en la primaver'.

Sola iras, kante prisopiras
Stepan aglon, kiu flugis for,
Kaj amaton, kiun ŝi aspiras,
Kies vortojn tenas en la kor'.

Ho, kanteto, kanto junulina,
Flugu altan vojon de la sun'
Kaj la karan en la for' landlima
De Katjuŝa korsalutu nun.

Li revidu ŝin de malproksime
Kaj reaŭdu kanton ŝian tuj.
Kiel amon gardas ŝi anime,
Tiel zorgu li pri la patruj'.

Pomajn florojn vento milde tuŝas,
La nebuloj flosas sur river'.
Sur la krutan bordon nun Katjuŝa
Sola iras en la primaver'.

APERO-9 Mikaelo Povorin еще тексты


Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 1
Видео
Нет видео
-