Traduko: G.Kokolia, A.Obrezkov
Muz. aranĝo: A.Obrezkov
Trovu simplajn vortojn vi;
Mi atendas rakonton nun:
Kiel bruas dum pluv’ pavim’,
Kiel ploras sur strat’ aŭtun’.
Rf: Revas mi, ke en la leter’
Skribos vi pri la noktfascin’,
Pri sopiro dum pluvveter’,
Kaj ke vi tre atendas min.
Sopiregos l’ aŭtun’ pri ni
Kun orkestro el pluvtubar’.
Penas vortojn eltrovi mi
Por aŭdeblu da sentoj mar’.
Rf.
Foliaro kuŝas sur ter’,
Sed ne scias aŭtuna tard’:
Via savos min nur leter’,
Via savos min nur rigard’.
Rf.
Ekvinokso еще тексты
Оценка текста
Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 4