Vi fartas kvazaŭ hejme en jena snoba strat' Vi sentas vin tre grava en kompleto kaj kravat' Vi prelegas tre memfide pri mon' kaj politik' Ne povas vi imagi ke kontraŭas la publik'
Refreno:
Pardon min sinjoro Pri kiuj vi parolas nun?
Sentaŭguloj, klaŭnoj, noloj Homoj kiel mi Strangaj buboj, homaj ruboj Homoj kiel mi
Pripensu se vi kredas ke ni estas sama spec' Mi daŭre apartenas al alia realec' Kaj antaŭ kelkaj jaroj, kiel bela ironi' Mi mem purigis plankojn por homoj kiel vi