Mi malkaŝu malgrandan sekreton: Mi hodiaŭ renkontis porketon. Sur pargeto ĝi vigle paŝadis. La svingadon de l’ vost’, la svingadon de l’ vost’ Ĉiuj knaboj kaj inoj tre ŝatis.
(La 4-an kaj 5-an versojn de ĉiu strofo ripetu dufoje, krom la finaĵo.)
Mi rakontu alian aferon: La porket’ partoprenis APEROn. Kaj ĝi estis ĉi tie ne sola: Tuta grego da porkoj de ĉiu kolor’ Estis en kompanio petola.
Jen ankoraŭ malgranda sekreto: Ĝi ne estis vivanta porketo. Estis ĝi nur ludilo tre ĉarma. Dank’ al tiu ludil’, dank’ al tiu ludil’ Kompani’ kolektiĝis tre varma.
Jen sekret’, kiun ĉiuj komprenis: Al APER’ ne memstare ĝi venis. Ĝin alportis al ni Uragano, Uragan’ Forta Man’, Uragan Forta Man’, Uragano, sed ne huligano.
Jen la lasta sekret’: Uragano Estas nomo de samideano, Eĉ ne nomo, sed, certe, kromnomo. Kaj sen lia porket’ ne aperus kantet’. Diru dankon ni al tiu homo!
Finaĵo:
Dankon, dankon, kara Uragan’! Dankon, dankon, kara Uragan’! Dankon, dankon, kara Uragan’, Uragano Forta Man’!